Johann Samuel Ersch (1766-1828) | ||
---|---|---|
Frontispico de la verko "Universala Enciklopedio pri Sciencoj kaj Artoj"
| ||
Persona informo | ||
Johann Samuel Ersch | ||
Naskiĝo | 23-a de junio 1766 en Großglogau, Pollando | |
Morto | 1828 en Halle (Saale), Germanio | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Reĝlando Prusio vd | |
Alma mater | Universitato de Jena Universitato de Halle | |
Profesio | ||
Okupo | bibliotekisto universitata instruisto geografo verkisto bibliografo statistikisto vd | |
Aktiva en | Jena • Halle vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Q115417536 vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Johann Samuel Ersch (1766-1828) estis bibliotekisto, filologo, enciklopediisto, beletra historiisto, konsiderata patro de la germana bibliografio, kune kun Johann Gottfried Gruber (1774-1851), li estas la kreinto de la "Universala Enciklopedio pri Sciencoj kaj Artoj" (Lepsiko, 1818), unu el la plej ambiciaj eldonaj entreprenoj jam imagitaj. Li enmatrikuliĝis en la Universitatoj de Halle kaj Jena, studis teologion, historion, bibliografion kaj geografion. En 1803 li akceptis katedron pri geografio en la Universitato de Halle. Li enamikiĝis al profesoro pri geografio Johann Ernst Fabri (1755-1825), kaj kiam Fabri fariĝis profesoro pri historio kaj statistiko en la Universitato de Jena, Ersch lin akompanis kaj estis lia kunlaboranto en la preparado de pluraj verkoj.